Menu Close

Enkonduko

Por mendi ĉe saluton.no vi devas havi pli ol 18 jarojn. La mendo estas regulata de la konsumantleĝaro en Norvegio (avtaleloven, forbrukerkjøpsloven, markedsføringsloven, angrerettsloven kaj ehandelsloven).

1. La kontrakto
2. La partioj
3. Prezoj
4. Kontrakaliĝo
5. Konfirmo de mendo
6. Liverado ktp.
7. Pentorajto (Norvegio)
8. Reklamacio
9. Okaze de malfruiĝoj
10. Personformoj

1. La kontrakto

La kontrakto inter la vendisto kan aĉetanto konsistas el la informoj donitaj de la vendisto en la retpaĝo kaj en ĉi tiuj kondiĉoj.

Okaze de konfiktoj inter la informoj de la vendisto, rekta komunikado inter la partioj kaj la kondiĉoj, la rekta komunikado validas super la kondiĉoj, se tiu ne kaŭzas konflikton kun la leĝo.

2. La partioj

Vendisto (“ni”) estas:
Saluton.no
Asbjørn Øverås veg 14 G, NO-7036 Trondheim
Tel: 917 07 764
Retpoŝto: post@saluton.no
Org. no.: NO 912 054 063
La aĉetanto (“vi”) estas la persono kiu faras la aĉeton/mendon.

3. Prezoj

La prezoj kiuj estas indikataj en la retbutiko, ne inkluzivas impoŝton, ĉar libroj ne vendiĝas kun impoŝto en Norvegio. Se vi loĝas ekster Norvegio, vi mem respondecas pri eventuala impoŝto kiam vi importas librojn en vian landon.
Informoj pri la totala sumo kiun vi pagu, kaj la sumeroj, estos donataj en la paĝoj antaŭ vi finos la mendon.

4. Kontrakaliĝo

La kontrakto devigas ambaŭ partiojn kiam ni ricevos vian mendon, kaj PayPal konfirmas ĝin.
Partio tamen ne estas ligita de la kontrakto se okazas evidentaj eraroj en la retpaĝoj aŭ en la mendo de la aĉetanto, kaj se la alia partio ekkonis aŭ devus kompreni, ke la eraro ekzistas. Saluton.no ne garantias pri skriberaroj aŭ eventualaj aliaj eraroj en programoj de eksteraj liverantoj kiuj ekz. kalkulas sendokostojn.

5. Konfirmo de mendo

Kiam ni ricevas vian mendon, ni tuj sendos al vi konfirmon. Ni ne ĉiam povas garantii ke la retpoŝtoj sendiĝos en Esperanto.
Vi prefere kiel eble plej baldaŭ kontrolu, ke la konfirmo kongruas kun via mendo, koncerne kvanton, produkton, prezon ktp. Se la mendo kaj la konfirmo ne kongruas, vi devas kontakti nin kiel eble plej baldaŭ.

6. Liverado ktp.

Livero okazos en maniero kiu estas indikata en la retbutiko dum la mendo. Saluton.no traktas la mendon kaj sendos ene de 2 labortagoj. Depende de la poŝta servo, vi ĝenerale ricevos la sendon ene de 3-5 labortagoj. Daŭros pli da tagoj se vi loĝas ekster Norvegio.

7. Pentorajto (Norvegio)

En Norvegio la aĉetanto povas penti la mendon laŭ la reguloj en “angrerettsloven”. Pentorajto signifas, ke la aĉetanto senkiale povas resendi la produkton al la vendisto eĉ se ne mankas io al la produkto. Vi devas mesaĝi al ni ene de 14 tagoj post la ricevo de la produkto, uzante la ĝustan formularon. Se la ĝusta formularo ne estis kundendita kun la produkto, la pentorajto ĉesos validi post 3 monatoj.

8. Reklamacio

Se la produkto havas mankojn aŭ difektojn, vi devas kiel eble plej baldaŭ mesaĝi al ni pri la manko. La mesaĝo estu skriba (retpoŝte aŭ papere).

9. Okaze de malfruiĝoj

Se ni ne liveras la produkton, kaj kulpas nek vi nek cirkonstancoj viaflanke, vi rajtas laŭ norvega leĝo (“forbrukerkjøpsloven” ĉap. 5) prokrasti la pagon, postuli efektivigon, nuligi la kontrakton kaj postuli kompenson de ni.

10. Personformoj

Saluton.no nur havigas informojn kiuj necesas por plenumi la transakcion kaj liveri la produkton. Saluton.no ne uzos la personinformojn alimaniere.