Menu Close

Saluton.no nur kolektas la informojn necesajn por acepti kaj plenumi vian mendon.

Kuketoj
Saluton.no uzas kuketoj. Kuketoj estas malgrandaj datumpakaĵoj kiuj stokiĝas ĉe via loka komputilo. Ili helpas memori vin kaj viajn elektojn ĉe la paĝaro. Kaj ankaŭ estas necesaj por plenumi mendon.

Kuketoj uzataj de saluton.no estas la jenaj:

woocommerce_ – por trakti mendojn kaj produktojn ĉe saluton.no.
pll_language – Por funkciigi la multlingvecon de la paĝaro.
wp*/wordpress* – Tenas informon pri via eventuala ensaluta stato.

Pri la informoj ni kolektas
Kiam vi vizitas saluton.no sen aĉeti ion, ni kolektas nenion informon pri vi aŭ via retumilo. Kiam vi mendas, ni bezonas kelkajn gravajn informojn:

Nomo kaj adreso – por scii kien sendi la varojn.
Retpoŝtadreso – por sendi automatan kvitancojn kaj aliajn informon rilate al via mendo. Saluton.no ne uzos vian retposton por merkatado, kaj neniam vendos vian adreson al aliuloj.
Telefono – Se ni devas sendi pakaĵon, kaj tiel ke eblas kontakti vin rilate al via mendo (malofta okazaĵo). Saluton.no ne sendos SMS. Kaj ne vendos vian informon al aliuloj.

PayPal
Saluton.no uzas Paypal kiel pagprovizanto. Via informoj, t.e nomo, adresoj, mendoj kaj pagokvanto tial estos sendata al PayPal kaj ankaŭ stokiĝos tie. Vi povos elekti inter pago pere de PayPal konto aŭ rekte per karto. Bonvolu ankaŭ legi la gvidlinioj de PayPal (angle / germane / france / norvege).

Stokado
Personaj informoj kaj informo pri mendo stokiĝas dum du jaroj. Tio necesas pro librotenado.

Uzantkonto
Vi ne devas starigi konton ĉe saluton.no por mendi, sed se vi volas la konto nuliĝos pos ses monatoj da senaktiveco.