Menu Close

La albumo enhavas 64 plenŝtopitajn paĝojn da Pondus-strioj. La enhavo estas ĉefe elektaĵoj el la jaroj 1998-2005. Vi trovos kaj unuopajn striojn kaj pli longajn rakontojn.

Legu striojn ĉe la retpaĝaro de Norvega Junularo Esperantista.

Grandajn dankojn al Grupo Esperantista de Trondheim pro helpo pri provlegado kaj lingvaĵoj. Apartajn dankojn al Baard, Jardar kaj Kjell pro la lastmomentaj poluroj.

La albumo publikiĝis kun permeso de Strand&Øverli.