Menu Close

Pondus estas norvega komikso de Frode Øverli. Ĝi kutime estas desegnata kiel unuopaj strioj, kaj estas eldonata en pli ol 130 gazetoj kaj periodaĵoj, sed ankaŭ havas propran magazinon, kaj eldoniĝas kiel kajeroj kaj albumoj, kie troviĝas ankaŭ pli longaj rakontoj.

Pondus
 

La rolulo Pondus venis sur la scenejon en 1995 en la bildstrio A-laget, kiu temis pri tri futbalsubtenantoj. Sed ekde oktobro 1995 la strio nomiĝas Pondus, kaj la samnoma ĉefrolulo, kune kun la amiko Joĉjo, plivastigis sian horizonton per laboro, familio, amikoj, najbaroj, biero kaj inoj. Sed la intereso pri futbalo ankoraŭ rolas grave.

Pondus tradukiĝis en plurajn lingvojn, i.e. la svedan, danan, sameajn, francan, anglan, latinan kaj Esperanton.

La junularaj paĝoj Inter ni dirite en la membrogazeto de Norvega Esperantista Ligo publikigas Pondus-striojn ekde 2007. Nun finfine aperas la albumo.

La nova albumo enhavas striojn el materialo origine publikigita inter 1998 kaj 2005.

Mallonga prezento pri la ĉefaj roluloj en la bilstrio (laŭ la tempoperiodo en la albumo):

Pondus (t.e. Patrik)

Pondus havas preskaŭ aŭtismajn sciojn pri futbalo. Lia plej amata teamo estas Liverpool. Li ludas en oldula teamo kune kun la amiko Joĉjo. Pondus estas busŝoforo kaj la edzo de Beate. Ili havas du infanojn: Juno (Kevin) kaj Frida.

Beate

La edzino de Pondus. Ŝi estas flegistnino, kaj devas ĉiun tagon toleri la malfacilaĵojn vivante kun futbal-fanatikulo, adoleskulo kaj unujara bebo.

Juno (t.e. Kevin)

La filo de la domo. Li estas nun en tiu aĝo kiam knabinoj dum momentoj povas esti pli fascinaj ol futbalo.

Frida

Vidas la mondon el sia vidpunkto, oblikve de sube.

Joĉjo (Joakim)

La plej bona amiko de Pondus. Apogas Leeds, kaj estas golulo en la oldula teamo kie ludas ankaŭ Pondus. Eble unu el la plej maltaŭgaj ĉarmuloj en la mondhistorio. Li revas pri la plenforma Turid-Lajla de la drinkejo, sed kutime li kuniĝas kun io tute alia…

Else

La panjo de Joĉjo. Fer-virino kun dubinda vestaro. Banmantelo kaj pantofloj estas uzataj ĉie.

Günther

La edzo de Else, duonpatro de Joĉjo. Germana nano kun altiro al altaj kalkanumoj kaj rozkoloraj robetoj. Volonte sur si mem.

Krisĉjo (t.e Kristoforo)

La plej bona amiko de Juno. Li estas senespera romantikulo kun granda aknoproblemo kaj ekstrema miopeco.